Laboro antaŭ ekrano





Laboro antaŭ ekrano en malbonaj kondiĉoj povas okazigi diversajn okulajn perturbojn negravajn sed ĝenajn, kiujn eblas sufiĉe malfortigi respektante kelkajn simplajn regulojn.

La loko, kie en la ĉambro vi instalas vian ekranon ĉefas, pro la fakto, ke la malamiko n° 1 de laboro antaŭ ekrano estas kontraŭlumo. Ĉefas elradikigi ĉiun lumfonton malantaŭ la ekrano, ĉu sunan (fenestro, pordo), ĉu lampan. Same, lumfonto malantaŭ vi povas okazigi tre malagrablan rebrilon sur la ekrano. La lumfontoj nepre estu flankaj, dekstraj aŭ maldekstraj ; ĉar vi ne povas ŝanĝi la lokon de la fenestroj, vi nepre ne rapidu kaj bone pripensu la manieron, kiel vi povas modifi la instaladon de via ĉambro, movante vian ekranon sur la tablo, aŭ eĉ foje, modifante la lokon de via tablo en via laborejo.

La katoda ekrano (ankaŭ nomita "CRT", aŭ "tuba") devas esti aparte bone zorgata de via informadikisto, t.e. ke ĝia "procento de malvarmigo" (vertikala) estu alta ("minimume 75 hercoj", indikas la notico de mia lasta 17 cola ekrano). Nenio estas pli malagrabla ol ekrano, kies bildo fluas, ŝanceliĝas, tremas (oni tion plibone ekkonsciu rigardante flanke de la ekrano). Por atingi tiun celon, ne bezonatas fortega povo : mia malnova "Pentium 150" (1996 !) funkcias ankoraŭ per origina videokarto kay 16 MO RAM (sub Linukso) kaj perfekte regas katodan ekranon 17 colan kun procento de refreŝigo 85 Herca), tre agrabla al la rigardo. Necesas reguligi la kontrastojn je mezaj valoroj : la teksto devas esti bone difinita kaj agrabla al rigardo.
"Filtroj" havas nenian intereson ; estas falsaj solvoj al realaj problemoj. Same, la specifaj okulvitroj taksitaj "komfortaj"ne ekzistas.
Mi havas malpli da sperto kun plataj ekranoj, kies intereson mi ankoraŭ ne bone taksas, krom la malpli granda volumeno.
La lumigo de la ĉambro devas esti ĉirkaŭ la duono de tiu necesa por legi : t.e. relativa duon-ombro. La supra rando de la ekrano ne devas superi la nivelon de la okuloj, ĉar por homo, la rigardo al la supro estas nenatura kaj laciga.

Principe, oni ne devas seninterrompe fiksrigardi ekranon dum pli ol unu horo ; ĉar komputilo, kiel televido (eĉ veturilo) estas grava faktoro de sidemeco, do de arterietosklerozo. Discipliniĝu, faru etan paŭzon ĉiun horon : iru trinki glason, telefonu, malfermu viajn poŝtaĵojn. Kiam vi fiksrigardas la ekranon, ne forgesu palpebrumi ; fakte la atento inhibas la palpebruman reflekson (normale po 16 /minuto), kaj kaŭzas sekigon de la okula surfaco, kaj poste piketojn. Ĉiam prefere uzu klavarajn mallongigojn ol muson, kiu devigas fiksrigardi la ekranon ; vi devos lerni ilin, sed poste vi ŝparos tempon ! Plie, la klavaro ne devas esti klinita, sed lasi plata.

Konsulto ĉe oftalmologo interalie ebligas ektrovi optikajn difektojn korekteblajn per okulvitroj aŭ okulmovajn malordojn, kiel nesufiĉan konverĝecon, kiun oni kuracas per ortopsia rekapabligo.



hejmpaĝo