Kronika glaŭkomo






La kronika glaŭkomo estas ofta, insida, kaj maligna, kiu povas trafi samaĝe kiel presbiopeco ; pro tio, ekde 40 jaroj, estas ege konsilinde konsulti oftalmologon, antaŭ ol aĉeti novajn okulvitrojn, ĉefe por la proksima vido.

Tiu malsano, tiel ofta kiel alta sangopremo, difiniĝas per sia malrapida, progresa detruo de la optika nervo, precize ĉe ĝia enirloko en la okulo, kaj tio finfine kaŭzas blindecon. Tiun detruon kaŭzas eksceso de la okula premo, sen ia ajn simptomo. La meza statistika valoro de la okula premo estas de 10 al 20 unuoj (milimetroj da hidrargo). Tiu okula hiper-premo estas kaŭzita de ia malpuriĝo de la natura okula filtrilo, el kiu daŭre elfluas la akva humoro.

Glaŭkomo do estas grava malsano, pri kiu la malsanulo ne konscias, kaj ke nur oftalmologa kuracisto povas eltrovi kaj diagnozi, per ekzameno de la optika nervo, je la fundo de la okulo, kaj per mezuro de la enokula premo ; ĉar glaŭkomo donas neniun vidoperdon, antaŭ la optika papilo -t.e. de la "elektra konektilo" de la optika nervo- estas neinversigeble detruita je 90%. Ekde tiam, ekaperas blindaj zonoj sur la vidkampo de ĉiu okulo, kiuj ne estas samaj dekstre kaj maldekstre : oni tion ve konscias nur fine de la malsano, alterne fermante la dekstran aŭ maldekstran okulon.

La kuracado estas simpla, kaj hodiaŭ tiom pli efika, ke ekzistas, danke al medicinaj progresoj de la lastaj jaroj, potencaj kolirioj. Oftalmologo juĝas efikecon de tiu daŭra kuracado, regule kontrolante la pacienton, minimume ĉiun 6an monaton, per ekzameno de la optika nervo, je la fundo de la okulo, kaj per mezuro de la enokula premo (ankaŭ dirita "tonuso"), kaj ordonante vidkampo ekzamenon de ĉiu okulo. La medicina kuracado (per okulgutoj, eventuale ankaŭ per oblatoj) ne kuracas tiun kronikan malsanon, sed ebligas malgrandigi la okulan premon, kaj tiel kontraŭas la difektigon de la optika nervo ; ĝi estas trudanta ; neniam oni devas ĝin forlasi, pro risko kaŭzi plialtiĝon de la okula premo, en malpli ol unu tago.

La normala evoluo de glaŭkomo estas ke, de jaro al jaro, la okula premo emas al iom-post-ioma altiĝo, malgraŭ kuracado ; tio devigas pli altan nombron de kolirioj ; en certaj kazoj, la oftalmologa kuracisto povas proponi kuracadon per lasero.

Kiam la kolirioj ne sufiĉas por teni la okulan premon je taŭga valoro, oftalmologo devas proponi operacion, sola maniero kuraci la pacienton je sia glaŭkomo. Ĝin oni faras per loka anestezio, per gutoj, sen injektoj, plus per trankviligaĵoj, kaj daŭras ĉirkaŭ 20 minutojn. ĝi konsistas en malfermo de fenestreto, sub mikroskopo, por maldikigi la filtrilan dikecon kaj ebligi al la okula humoro pli facile eliri el ĝi. La rezultoj estas bonaj je 95%, la paciento retrovas normalajn vivon kaj okulan premon, sen medicinoj. Sed, kiel ĉiu homa entrepreno, tiu kirugio ne estas senriska : jen kial ĝin oni ne tro frue pridecidu, sed nur kiam ne estas alia solvo. Precipe, glaŭkomo operaciita ne reaperas ; sed necesas tamen havi jaran kontrolon, por eltrovi neprobablan reaperon.

La daŭro de hospitaliĝo (ĝenerale, po unu tago por unu okulo ; po duona semajno por du okuloj), ĉefe dependas de la sano de la operaciita(j) okulo(j) ; eble ankaŭ de malproksima loĝejo de la paciento, de ĝia soci-familia etoso. La postoperacia kuracado estas nur loka, kaj daŭras ĉirkaŭ monato.

Glaŭkomo operaciita aŭ ne, kaj kia ajn estas ĝia tipo, kontraŭindikas nenian kuracadon per alia medikamento por alia malsano, male al la informoj ankoraŭ legeblaj sur certaj informfolioj por medikamentoj.


***

"Medicino ne estas la arto elekti la plej bonan solvon, sed la malplej malbonan"
(anonimulo el la 20a jarcento)

avka humoro

optika glaŭkoma ; glaŭkoma vidkampo

fotoj de operaciitaj okuloj : fistulo #1 ; fistulo #2

hejmpaĝo