La plej banala vidokaŭzo de floseroj estas disiĝo de vitreo. Ĝi estas fiziologia fenomeno, t.e. biologia, normala ; ĝiaperas je tre varia aĝo, statistike ĉirkaŭ la 50-a. Mikutime diras, ke ĝi estas kvazaŭ okulmenopaŭzo ! ĝenerale pacientoj komprenas. Ĉe miopuloj vitreo povasdisiĝi multe pli frue ; ofte ĝi estas sensimptoma. Dum infanaĝo, vitreo plenigas la tutan spacon inter retino kajkristalino, ĝia konsisto similas gelatinon ĉirkaŭpasteĉo ; kiam oni maljuniĝas, ĝi moliĝas kielovblankaĵo, disiĝas disde la okulfundo (la retino), falegaskaj pendas kiel kurteno, malantaŭ la kristalino. La floseroj respondas al ĉelamasoj elŝiritaj el la fundo de l'okulo ; praktike oni ne povas tion kuraci : oni devas vivi kun ili, ilinsenzorgi ; pensi ke ilia opakeco heliĝos, kaj ke spontane lacerbo laŭ la tempo forgesos ilin. Nur kelkfoje vitreomalgluiĝante deŝiras retinon. Tiuj malbonŝancaj, tremaloftaj kazoj neprigas ekzamenon de la okulfundo post pupila dilato : senurĝe se la floseroj estas malnovaj, rapide se ili ĵus aperis.


flosero


Tiun unuan floseron tie oni vidas kiel grizaĉan flokoneton tutecentrede la foto, rande de la lumbendo, apud la optika papilo (= optiknerva "elektrokonektilo") ; de kie radias retinvazaro kaj nervaj vidfibroj.


flosero


Tiu dua flosero, pli impresa, observebla sen ekzamena kontaktlenso, iomete malantaŭ la kristalino, similas tegoleron pendantan ĉela vitreo pere de malfacile distingebla fibretaro. Malsupre, maldekstre videbliĝas optikpapila rebrilo ; supre, dekstre, lairisarko. Paradokse, tiu viro estis ne multe ĝenata.


Por reiri la fotaron, alklaki la foton.

bug

hejmpaĝo